Julian Tuwim naskiĝis en la jaro 1894 en Lodzo kaj mortis en 1953 en Zakopane. Li estis poeto, verkisto, publikisto kaj ankaŭ tradukisto de poezio en Esperanto. Li debutis en 1913 per la poemo "La peto". Poste li komencis kunlabori kun la revuo "Pro arte et studio". Li kreis kune kun siaj amikoj la poezian grupon "Skamander ", ili komencis krei novan, modernan, pli simplan poezion.
Dum la dua mondmilito li veturis al Rumanio kun la pola registaro. Poste li venis al Brazilo. Tie li kreis la konatan poezjaĵon "Polaj floroj".
Tuwim eklernis Esperanton en la jaro 1909. Baldaŭ li komencis traduki en Esperanton la poemojn de poeto Leopold Staff kaj poste de aliaj aŭtoroj. En la jaro 1911 en "Pola Esperantisto" aperis liaj tradukoj, kaj en 1912 estis eldonita traduko de "Aŭtunaj agordoj" de Leopold Staff. Tuwim neniam verkis originale en Esperanto. La vojo al poezio de tiu fama pola poeto komencis per Esperanto.


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl