Wanda Chotomska

Ipso kaj Tineo

Iam Ipso kaj Tineo
renkontiĝis en manĝejo
ĉe pina tablo
kun blanka tuko.

Sur la tablo vice staris:
bovidaĵo, gelatenaĵo
fromaĝkuko, mielkuko,
piroj, kafo, glaciaĵoj,
kukoj ses.

Ili komencis manĝi,
forŝovis la bovidaĵon,
malvarman gelatenaĵon,
fromaĝkukon, mielkukon,
pirojn, kafon, glaciaĵojn,
kukojn ses.

Do ili manĝis kion?
Mi rakontos al vi tion.
Tineo manĝis la tukon,
Ipso mordadis la tablon.

Ili faris aĉajn mienojn
pro tiu malvarma ĝelo,
pro la piroj kaj fromaĝo,
kafo, mielo, glaciaĵoj.

Ili miris sin sen ĉeso
pro tiuj kuketoj seso,
ke la homoj tion manĝas,
kio nemanĝebla estas.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl