Giovanni Guareschi

Kulpo kaj puno

Iun matenon enirante la preĝejan tombejon pastro Kamilo rimarkis, ke sur la blanka muro de paroĝejo iu skribis per grandegaj, metrduonaj, ruĝaj literoj: "Don Kamalo".
Tio signifas kamelo, aŭ havena portisto.
La pastro alportis la sitelon de kalko, penikon kaj tuj komencis kovri la skribaĵon.Tamen la farbo estis anilina, kiu sub kalko iĝas pli videbla, eĉ kovrita je la dikeco de tri fingroj.
Do Kamilo kaptis skrapilon kaj laboris duonon de tago ĝis forigis ?ion.
     Li ekstaris antaŭ altaro de Kristo, blanka kiom muelisto, sed en la plej nigra humoro.
"Kiam mi trovos tiun, kiu skribis tion, mi bategos lin tiom, ke la bastono dis?utiĝos".
     "Ne troigu Kamilo - konsolis lin Kristo.Tion faris malgrandaj friponoj.
Rezulte nenion teruran ili skribis".
     "Ne estas bele nomi pastron "havena portisto - protestis Kamilo. Krom tio ĝi estas algluiĝanta moknomo. Kiam la homoj malkovros tion, mi portos ĝin sur mia dorso la tutan vivon sen savo".
     "Vi havas fortan dorson Kamilo - konsolis lin Kristo kun rideto.
Mi ne havis tiom fortan dorson kiom vi, kiam mi portis mian krucon kaj neniun mi bategis".
Kamilo konsentis, ke Kristo diras veron, sed ne tute konvinkita vespere, anstataŭ iri al la lito li gvatis ĉe la domo, pacience atendante.
Kiam je la dua horo nokte aperis iu ulo, starigis sitelon, prenis penikon kaj intencis ornami la muron, Kamillo ne permesis al li komenci eĉ la unuan literon.
La pastro metis la sitelon sur la ulan kapon kaj per fortega piedfrapo forkurigis lin. La anilina farbo estas malbenita eltrovaĵo. Ĝigoto, la kamarado de Pepono post tiu anilina duŝo tri tagojn kaŝis sin en hejmo viŝante sian vizaĝon per ĉiuj solviloj, kiuj ekzistas.
Fine li tamen devis reveni al sia laboro.
La afero estis ĝenerale konata, tial tuj oni nomis lin "Ruĝo".
Iun vesperon revenante hejmen Kamilo konstatis, ke lia klinko estas ŝmirita per fekaĵo.Tamen la konstato estis bedaŭrinde malfruiĝinta.
Li sen pripenso iris al baro, trovis Ĝigoton kaj bategis lian buŝaĉon tiom forte, ke eĉ elefanto svenus. Sur la Ĝigota buŝaĉo Kamilo lasis la ŝmiraĵon de sia klinko.
     Tiaj aferoj tuj iĝas politikaj. Kelkaj kolegoj de Ĝigotto helpis al li, do Kamilo devis defendi sin per benko.
La saman nokton iu nekonato ĵetis petardon sub la pordon de paroĝejo. La atmosfero en la vilaĝo fariĝis malsekura.
La homoj timis.
     Pro la afero Kamilo estis vokata al episkopo. La episkopo estis maljuna, kliniĝinta viro, kiu por vidi la vizaĝon de Kamilo devis levi supren sian kapon.
"Pastro Kamilo - diris la episkopo - vi estas malsana. Vi devas ripozi kelkajn monatojn en la trankvila, bela, montara vilaĝeto - jes, jes, en Puntarosa. Mortis tie paroĥo kaj vi samtempe ordigos la paroĥejon kaj saniĝos. Poste vi revenos el la montaro freŝa kiel rozo.
En tiu tempo anstataŭos vin la juna pastro Petro, kiu ne detruos ion al vi.
Ĉu vi estas kontenta?"
     "Ne, ekscelenco, sed mi forveturos, se vi ordonas".
"Brave, via obeemo estas tiom pli laŭdinda, ke vi konsentas sen diskuto kun tio, kion vi ne volas".
     "Ekscelenco - ĉu ne estos por vi malagrable, kiam en la vilaĝo oni diros, ke mi forkuris pro timo?"
"Tute ne - respondis kun rido la maljunulo. Neniu en la mondo povus pensi, ke pastro Kamilo permesus timigi sin. Veturu kun Dio kaj lasu la "benkojn"!
Ili ne estas la kristanaj argumentoj!"

La sciigo tuj disvastiĝis en la vilaĝo kaj Pepono komunikis ĝin oficiale dum la speciala kunsido.
"Pastro Kamilo forveturas, li estas pune translokata al la montara vilaĝeto, kie diablo diras: "Bonan nokton!". Li forveturas morgaŭ je la tria horo matene".
"Bone! - kriis la ĉeestantoj. Li mortu tie en la montaro!
Pli bone estas, ke tio tiel finiĝus. Pastro agis kvazaŭ li estus Papo kaj reĝo. Necese estis malgravigi lin. Ni jam ne havas la klopodon - diris Pepono".
"Li forkuru sola kiel hundo! - kriegis Akro. Oni devas diri al la homoj, ke ni ne toleros tiujn, kiuj eliros morgaŭ el siaj domoj inter la dua kaj tria horoj".

Alvenis la horo de la forveturo. Pastro Kamilo pakis valizon kaj iris adiaŭi Kriston:
"Kia bedaŭro, ke mi ne povas preni vin kun mi Sinjoro" - li suspiris.
     "Mi estos kun vi - respondis Kristo. Veturu trankvile!
"Ĉu mi faris ion vere teruran por ke oni forpelu min?"
     "Jes".
"Do ĉiuj estas kontraŭ min" - suspiris Kamilo.
     "Jes, ĉiuj - respondis Kristo. Eĉ Kamilo mem estas kontraŭ si kaj ne aprobas tion, kion li faris".
"Tio estas vero - kosentis Kamilo. Mi volonte batus mian buŝaĉon".
     "Tenu la manojn ĉe vi Kamilo kaj feliĉan vojaĝon!"

Kiam en urbo estas timo, en vilaĝo estas timego. Sur la strato estis neniu.
Kamilo envagoniĝis. Kiam li rigardis la malaperantan sonorilan turon lia koro pleniĝis per malĝojo.
"Eĉ lama hundo ne memoras min. Eble mi vere ne plenumis miajn devojn.
Certe mi estas malvalora".
La trajno haltadis ĉe ĉiuj stacioj. Ĝi haltiĝis en Boŝeto, malgranda vilaĝeto kun kelkaj domoj. Ĝi estis situita 6 km de la pastra vilaĝo.
En momento la kupeo pleniĝis. Multaj homoj eniris kaj premis Kamilon al la fenestro, tra kiu li ekvidis amason da adiaŭantoj ĵetantaj florojn.

"La kamaradoj de Pepono minacis, ke ĉiun, kiu kuraĝos adiaŭi vin
Pastro - ili bategos - klarigis la estro de farmo - do ni kaŝe venis ĉi tien por eviti la punon".
Kamilo estis surprizita pro la grandega aplaŭdo. Kiam la trajno ekveturis la kupeo estis plena de floroj, boteloj, pakaĵoj, pakaĵetoj envolvaĵoj.
Sur la breto klukis kokinoj kun ŝnuritaj piedoj.
     Tamen la koron de Kamio premis malgajo.
"Kiom forte malamas min la kamaradoj, se ili malpermesis adiaŭi min"...
Post 15 minutoj la trajno haltiĝis en Boskoplanko, la lasta municipa kolonio.
Pastro Kamilo ekaŭdis, ke iu vokas lin. Elkliniĝante tra la fenestro li rimarkis municipestron Peponon kun la kompleta vilaĝa estraro.
Pepono diris:
"Antaŭ ol vi forlasos nian teritorion, en la nomo de nia loĝantaro mi deziras, ke via sano pliboniĝu kaj vi povu reveni al via anima misio" .

La trajno malrapide ekveturis. Pepono per larĝa movo demetis ĉapelon kaj Kamilo faris la samon. La pastro staris tiel en la fenestro tenante alte la ĉapelon kvazaŭ iu heroo el monumentoj de Risorgimento.

La preĝejo en Puntaroso staris sur la pinto de monteto kaj aspektis kiel vidaĝo sur bildkarto.
Kamilo enspiris profunde la aeron odorantan pine kaj ekkriis kontente.
Iom da ripozo ĉi tie sur la supro bone influos min, kaj pro "la superaj aferoj" mi rapide revenos al mia anima misio.
Li diris tion tute serioze, ĉar tiu: "pro la superaj aferoj" ŝajnis al li pli bona ol ĉiuj paroladoj de Cicerono.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl