Leszek Kołakowski

Pri rido

Io alia estas ridkapablo, io alia humorosento. Ridkapablo estas homa eco. Humorosento postulas ironian rilaton al si mem. Ĉiu povas rakonti ŝercojn kaj ridi pro malsukcesoj de aliuloj. Nur malmultaj personoj estas kapablaj ridi pro si mem. Tio postulas inteligentecon kaj emocian disciplenon.
     Inter 50 memfiduloj troviĝas unu, kiu ridas pro si. Ĉar rido estas ĝenerala aperaĵo, ne estas mirige, ke filozofoj, moralistoj kaj verkistoj kreis multajn teoriojn pri ĝi. La plej konataj estas la teorioj de Hobso, Ŝopenhaŭro, Frojdo kaj Bergsono. Iliaj konsideroj penas klarigi, kiuj cirkonstancoj kaj aĵoj ridigas nin kaj kiuj estas funkcioj psikaj kaj filozofiaj.
     Ĉu rido estas efiko de kontento pro propra supereco? (Hobso). Tial ni ridas rigardante filmojn pri Flipo kaj Flapo. Tiu rido estas simpatia, kiam ili ne povas trafi en pordon, aŭ porti teleron sen akcidento.
Estas rido sadisma, malica, eĉ krima - ĝojo pro malfeliĉo, aŭ turmento de venkito. Estas rido pro vorto en nekonata lingvo, kiu en la lingvo de aŭskultanto sonas maldece.
Bergsono konstatas, ke rido estas intelekta, ne emocia reago. Kaŭzas ĝin kontrasto inter realeco kaj sensenca ago.

Infanoj ridas vidante nanon, grandulon, ĝibulon. Ili reagas je io nekutima, stranga. Oni ne povas diri, ke rido ne dependas de emocio. Kiam golulo trafas golejon de sia teamo duono de spektantoj ridas, duono koleriĝas. Rido estas grava, se konvinkas nin, ke ne tre serioza realeco ne estas tre danĝera. Mia mortinta kolego, Lodza judo, lastajn semajnojn en koncetrejo Aŭŝvico ĵetadis la homajn kadavrojn en fornegojn. Estis konate, ke tiuj homoj faris tion ĝis kiam estis bezonataj. Poste atendis ilin la sama sorto. Tiuj estis la lastaj tagoj de la milito kaj mia kolego saviĝis.
Poste, dum dekoj da jaroj li rakontis ŝercojn kaj skribis humoraĵojn. Post sia elmigro li skribis libretojn pri humoro de diversaj popoloj. Mi interparolis kun li telefone kelkajn tagojn antaŭ lia morto. Li rakontis al mi ŝercon. Neniam mi demandis lin pri ligo inter la laboro en la koncentrejo kaj posta kariero de "gajulo". Mi supozas, ke tio estis reago, post la teruraĵoj, por krei pseŭdorealecon, kiun oni povas akcepti.

Humoro kaj rido estas eblaj en malsekuraj situacioj. Estas humoro soldata dum milito, en malliberejo, dum malamika okupado kaj en diktatoraj ŝtatoj. Tiu ĉi humoro estas ebla ĝis sekura limo. Mi dubas, ĉu estis humoro en koncentrejoj, aŭ ĉe homoj kondamnitaj je morto. Kiam probabla estas espero, streĉo pro danĝero povas esti mildigata per montro de komika flanko de la situacio. Kiam espero jam ne estas, humoro ne estas ebla.
Ideologio perforte altrudata iĝas neserioza, ridinda kaj pro tio malpli efika.      Bestoj certe ne bezonas humoron. Iliaj reagoj je danĝero estas instinktaj. La homoj scias, ke estas limo inter situacio kaj ilia reago. Se situacio ne kaŭzas panikon, en kiu neniu pripenso estas ebla, la homoj malgrandigas timon per rido. Do rido estas tre bona rimedo donita de naturo, aŭ dio, ĉar la mondo estas por ni pli malamika ol amika. Tial oni devas mildigi malamikecon per humoro.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl