Aleksander Fredro

La simio en banujo

Fiera estis la simio
pro gemastra rido,
kiam ĝi imitis homon.
Tial ĝi obervas inon,
dum ŝia bana rito.

Kiam foriris mastrino,
simio prenas lavilojn:
korpotukon kaj spegulon
kaj ĝi saltas al banujo.

Rapide ĝi turnas kranojn
dekstren, supren kaj maldekstren,
ĝis varmega fluas akvo
kaj agrabla iĝas bano.

Saltas ĝi kaj subakviĝas,
petolas kaj simiumas,
faras grandajn akvajn ondojn.
Tamen akvo tro varmiĝas
kaj preskaŭ bolanta fluas.

La simio estas certa,
ke mem solvos la problemon
kaj por ŝtopi la bolaĵon
Metas fingron en la kranon.

Ve! terura la doloro,
necesa estas forkuro.
Do forkuras la simio,
sekvas ĝin bolanta akvo.

Tra fenesrto la sim' saltas,
rompas vitron kaj eskapas.
Nun ĝi estas tre feliĉa
pro nur la fingro brogita
kaj savita sia vivo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl