Anna Rudawcowa

Blankaj Hometoj

En blanka arbaro, Blankaj Hometoj
Kudras por birdoj varmajn ŝuetojn,
Ĉar piedoj de paruo frostas
Ĝi kuŝas en nesto kaj ternas.
Pirolo kun nazo ruĝa
Ne volas piedojn nudajn
Diras, ke pro la ternado
Baloniĝis ĝia nazo.
Kaj paseroj kvereluloj
Kriegas siajn postulojn.
Ili ĉirpas, tusas, ternas
Pri frostitaj piedoj plendas.
Eĉ la maljuna korniko
Pro malalta temperaturo
Grakas, ke postulas ŝuojn
Varmajn kaj kun dikaj hufoj.
Blankaj Hometoj, en blanka arbaro
Rapide kudras birdan vestaron:
Por leporo varman mantelon
Ĉar ĝi havas fortan febron.
Ili memoras pri sciuretoj
Por kiuj kudras gantojn kaj ĉapetojn.
En la arbaro la vento blovas
Per blanka neĝo ĉion ĝi kovras.
Ventego dancas sur la kamparo
Spire varmigas frostitajn manojn.
La griza frosto en arbaro iras
En ĝia barbo diamantoj brilas.
La griza frosto en vila ĉapo
Iras, serĉas, kaptas en kaŝo.
Do pli rapide Blankaj Hometoj
Kudru por birdoj varmajn ŝuetojn
Kaj varmajn peltojn kudru por bestoj
Por ke ili ne mortu pro frosto!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl