Anna Rudawcowa

La vestemaj katetoj

Al sciuro, tajlorino
Venis katino kun tri filinoj.
"Por miaj infanoj
Mi volas novan vestaron:
Por pli aĝa knabineto
Varman, grizan pelton
Kaj vilan ĉapeton
El grizaj lanugoj kun blanka fliko.
Sur vosteton de pli juna knabino
Volas mi puntan ŝirmilon.
Por la tria filineto
Kudru blankan tuketon.
La sciuro ilin mezuras
Jam laboras, ĉion kudras.
Estos el griza lanugo pelto,
Estos ŝirmilo kaj tuketo.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl