Wisława Szymborska

La unua amo

Oni diras,
ke la plej grava estas la unua amo.
Ĝi estas tre romantika,
sed ne en mia kazo.

Io inter ni estis kaj ne estis,
okazadis kaj perdiĝis.

Ne tremas miaj manoj,
tuŝante memoraĵojn
kaj leteraron ligitan per ŝnureto
-eĉ ne per rubando.

Nia renkontiĝo post jaroj
estas interparolo de du seĝoj
ĉe malvarma tableto.

Aliaj amoj ĝis nun spiras en mi.
Via amo ne havas forton eĉ por enspiri.

Tamen ĝuste ĝi, tia, kia estas,
scias fari tion, kion aliaj ankoraŭ ne povas:
forgesita, eĉ ne sonĝata,
kutimigas min al la morto.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl