Wisława Szymborska

Divorco

Por infanoj en ilia vivo
ĝi estas la unua fino de la mondo.
Por kateto signifas novan sinjoron.
Por hundeto - novan sinjorinon.
Por mebloj estas ŝtuparo, bruo, transveturo per kamiono.
Por muroj helaj kvadratoj post forprenitaj bildoj.
Por najbaroj en teretaĝo temo, paŭzo en enuo.
Por aŭto troa ŝarĝo.
Por prozo, poezio konsento: prenas, kiu volas.
Malpli konsento estas pri enciklopedio kaj video
kaj pri ortografia vortaro,
en kiu estas konsiloj pri skribado de du nomoj.
Ĉu ankoraŭ skribi ilin kune per "kaj"
aŭ dividi ilin per punkto.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl