Wisława Szymborska

Iu, kiun mi observas de iu tempo

Li ne venas en grupo,
Ne kunvenas, ne ariĝas
Ne ĉeestas en amaso,
Ne festas kun bruo.

Li ne voĉas koruse,
Ne anoncas al ĉiuj,
Ne konstatas je ies nomo.
Ne ĉe li oni deklaru,
kiu estas por? kiu kontraŭ?
dankon, mi ne vidas.

Mankas lia kapo
inter kapamaso,
liaj paŝoj dum marŝoj,
brakoj ĉe brakoj
en marŝo antaŭen al celo
kun flugfolioj
kaj lupola ekstrakto
en poŝoj.

Tie nur komence
estas amike, gaje,
rapide la anaro
kun alia miksiĝas
kaj ne estos konata,
kies, ho, kies
estas ŝtonoj kaj floroj,
krioj, bastonoj.

Nemenciata
Nekonata
laboras li en Urba Purigoficejo.
Dum tagiĝo,
de la agadloko
li forŝovas, forportas, ĵetas al ĉaro
ĉion najlitan al duone mortaj arboj,
ĉion distretitan en turmentita herbaro.

Disŝiritajn afiŝojn,
disrompitajn botelojn,
bruligitajn manekenojn,
mordumitajn ostojn,
rozariojn, fajfilojn, kondomojn.

Iam li trovis kolombokaĝon
Prenis ĝin
kaj havas tial,
por ke ĝi estu malplena.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl