Wisława Szymborska

Ĉenoj

Dum varmega tago
staras hunda budo
kaj ĉe ĝi la hundo
ligita per ĉeno.
Kelkajn paŝojn de la budo estas ujo
plena de akvo.
Sed la ĉeno estas tro mallonga
kaj la hundo ne povas aliri al la akvo.

Ni aldonu ankoraŭ detalon:
niaj pli longaj kaj nevideblaj ĉenoj
permesas al ni libere
preterpaŝi la hundon.

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl