Wisława Szymborska

Muzeo

Estas teleroj, sed mankas apetito
Sen gefianĉoj kuŝas nuptoringoj

Ventumilo preskaŭ de tricent jaroj
ne malvarmigas vangoruĝon
Glavoj ne havas kontraŭulon
Ne tintos je vesperiĝo liuto

Pro maleterneco
Oni kolektas dek mil da malnovaĵoj
Aĝa pordisto dolĉe dormetas
Kun lipharoj ĉe vitroŝranko

Metaloj, argiloj, birda plumeto
Mallaŭte triumfas en la tempo
Ridetas nur pinglo de Egipta ridulino
Krono daŭras pli ol kapo
Venkis ganto manon
Kaj dekstra ŝuo piedon

Mi vivas, kredu
Mia konkuro kun robo daŭras
Kiom persista ĝi estas
Kiom ĝi travivi min volas!

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl